
Vi rajtas:
- Kunhavigi — kopii kaj redistribui la materialon en iu ajn datenportilo aŭ dosierformo
- Adapti — aliigi la materialon, transformi tiun kaj krei devenaĵojn bazitajn sur tiu
- por ĉiu ajn celo, eĉ komerce.
- La permesinto ne povas malvalidigi la rajtojn, se vi obeas la kondiĉojn de la permesilo.
Laŭ la jenaj kondiĉoj:
-
Atribuite — Vi devas la verkon adekvate atribui, provizi ligilon al la permesilo kaj indiki, se estas faritaj modifoj. Vi rajtas tion fari en iu ajn racia maniero, sed ne en kielo supoziganta, ke la permesinto subtenas vin aŭ vian uzon.
Kion signifas „Atribui la verkon“?La paĝo, el kiu vi venas, enhavis enkorpigitajn permesilajn metadatenojn, inkluzivantajn ankaŭ informon, kian atribuon la kreinto deziras por reuzoj. Vi povas uzi ĉi tiun HTML por citi la verkon, kio enkorpigos metadatenojn en vian paĝon, tiel ke ankaŭ la aliuloj povos trovi la originan verkon.
- Neniuj kromaj limigoj — Vi ne rajtas apliki jurajn ilojn aŭ teĥnologiajn rimedojn, kiuj jure limigus uzon de la materialo, ebligitan pere de la permesilo.
Atentigoj:
- Vi ne devas konformiĝi al la permesilo por elementoj de la materialoj, apartenantaj al la publikaĵaro, aŭ kie via uzo estas permesita laŭ aplikebla escepto aŭ limigo.
- Oni liveras neniun garantion. La permesilo eble ne donas al vi ĉiujn rajtigojn, bezonatajn por la uzo intencata de vi. La utiligon de la materialo povas limigi ekzemple iuj aliaj rajtoj, kiel tiuj publikigaj, privatecaj aŭ moralaj.
La aplikeblaj mediaciaj reguloj estos difinitaj en la aŭtorrajta atentigo, publikigata kun la verko, aŭ se tiu ne ekzistos, en la peto pri mediacio. Se en la aŭtorrajta atentigo, almetita al la verko, ne estos difinita aliaĵo, la Arbitraciaj Reguloj UNCITRAL validos por ĉiu ajn arbitracio.
Vi devas provizi la nomojn de la kreinto kaj atribuendaj partioj, aŭtorrajtan kaj permesilan atentigojn, malgarantiilon kaj ligilon al la materialo, se ili estas liveritaj. La versioj de la permesiloj Krea Komunaĵo antaŭ 4.0 ankaŭ postulas provizi titolon de la materialo, se ĝi estas liverata, kaj povas havi aliajn etajn malsamojn.
En 4.0 vi devas indiki, ĉu vi modifis la materialon, kaj konservi indikaĵojn pri antaŭaj modifoj. En 3.0 kaj pli fruaj versioj de permesiloj estas postulata indiko pri modifoj nur se vi kreas devenaĵon.
Vi rajtas uzi ankaŭ permesilon, indikitan kiel kongrua sur la paĝo https://creativecommons.org/compatiblelicenses
Komerca uzo estas intencata unuavice por komerca avantaĝo aŭ mona kompenso.
Nura ŝanĝo de la dosierformo neniam kreas devenaĵon.
La permesilo malrajtigas onin apliki efikajn teĥnologiajn rimedojn, difinitajn kun referenco al la Artikolo 11 en la Aŭtorrajta Traktato de la Monda Organizaĵo de Intelekta Propraĵo.
La rajtoj de uzantoj laŭ esceptoj kaj limigoj, kiel justaj uzo kaj trakto, ne estas influitaj per la permesiloj Krea Komunaĵo.
Vi eble bezonos akiri kromajn rajtigojn antaŭ uzo de la materialo laŭ via intenco.